Izogloso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Izogloso (antikve-greke ἴσος «egala» + antikve-greke γλῶσσα «parolo, lingvo») estas linio sur lingva mapo, indikanta limojn de iu lingva fenomeno.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/Centum-Satem_modern.png/320px-Centum-Satem_modern.png)
Ekzemple la izogloso kentum/satem en la hindeŭropa lingvaro.
Izoglosoj povas indiki limojn de uzado de vortoj, intonaciaj fenomenoj, fonetikaj fenomenoj ktp. Same ili povas marki areojn ene de lingvaro, lingvo, dialekto ktp.
- Kategorio Izogloso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)