Judeo
historia regno (oficiale 539 a.K. ĝis 135 p.K.), en pli vasta senco ankaŭ antaŭ kaj poste la koncerna regiono de la proksima Oriento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Judeo[1] (hebree יהודה, standarde Jehuda; en la kojnea greka Ιουδαία, latine Iudaea, ligite Iudæa) en Esperanto estas la nomo de historia regiono en Israelo kaj Palestino. Ĝi estas monteta regiono, kiu situas en la suda parto de Israelo kaj de Cisjordanio. La regno ekzistis ekde la jaro 539 antaŭ nia eraro, pluekzistis kiam la romia imperio konkeris ĝin en 63 antaŭ nia erao, ankaŭ iusence pluekzistis en la romia provinco Judeo ekde la jaro 6, ankaŭ post la ribeloj de 70 kaj 115, sed formale ĉesis ekzisti en 135, kiam la nomo de la provinco estis ŝanĝita al Syria Palaestina kaj ĉij apartaj rajtoj de la judoj estis forigitaj.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Reĝlando de Judujo (930 ĝis 586 antaŭ nia erao) aŭ Judeo (romia provinco, 6 ĝis 135). |
Rapidaj faktoj regiono [+], Landoj ...
Judeo | |||
---|---|---|---|
hebree יְהוּדָה, antikve-greke Ἰουδαία, latine Iūdæa | |||
regiono [+] | |||
Landoj | Israelo, Palestino (ekde la 3-a jarcento) | ||
- koordinatoj | 31° 41′ 56″ N, 35° 18′ 23″ O (mapo)31.69888935.306389 | ||
Judeo | |||
Vikimedia Komunejo: Judea [+] | |||
Fermi
En la regiono situas la Judea dezerto.