Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj
italia branĉo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj - itale Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI) - estas la italia branĉo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Ĝi fondiĝis en 1920 en Bolonjo. Pro la forta enradikiĝo de la katolikismo en la itala socio kaj pro la fakto ke la "ĉefurbo de katolikismo" kaj la sidejo de la papo, Vatikano en Romo, situas en Italio, ĝi havas aparte gravan rolon en IKUE kaj ankaŭ en Itala Esperanto-Federacio. Interalie ĝi subtenas la Esperanto-elsendojn de la Radio Vatikana. La unuiĝo regule organizas kongresojn, kaj eldonas la revuon Katolika Sento (retpoŝte katolika.sento@ueci.it), kaj la anoj iam ankaŭ signife kontribuas al la internacia revuo Espero Katolika de IKUE, eldonata en Romo.