From Wikipedia, the free encyclopedia
István NEMERE [IŜTvan NEMere] (laŭ la hungara skribmaniero Nemere István; iam uzadis Stefano Nemere) (naskiĝis la 8-an de novembro 1944 en Pécs) estas hungara verkisto kaj tradukisto.
István Nemere | |
---|---|
István Nemere - hungara verkisto kaj tradukisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1944 (79-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | Esperanto • hungara • pola |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - bibliotekscienco (–1975) |
Familio | |
Patro | Ferenc Nemere (en) |
Patrino | Mária Nemere (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto tradukisto esperantisto bibliotekisto sciencfikcia verkisto |
Verkoj | Q114525621 Q467901 |
TTT | |
Retejo | http://nemere.hu/ |
Esperantistiĝis en 1962. Nemere verkas ĉefe en la hungara lingvo, sed ankaŭ - tre aktive - en Esperanto. Lia verkaro kovras vastan gamon da temoj; ĝi konsistas ekz. el krimromanoj, sciencfikcio, amromanoj kaj fikciaj libroj pri politikaj/sociaj problemoj.
Li gajnis trifoje la premion "La Verko de la Jaro" kaj prezidis la Esperantan PEN-Centron. En la 1960-aj jaroj li estis interalie pioniro de la aplikita denaskismo (unua redaktoro de "Gepatra Bulteno", unua organizanto de REF - Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj).
La romano de Nemere Krias la silento (2002) estas inspirita de la vivo de la Nobelpremiito Oe Kenzaburo, kies propra romano 個人的な体験, Kojinteki na taiken (1964) grandparte paralelas al la komenco de la romano de Nemere. Posta romano de Oe, 万延元年のフットボール, Man'en gan'nen no futtobōru (1967), ricevis en angla traduko la titolon The Silent Cry (La silenta krio), kiu paralelas al la titolo de la libro de Nemere.
Nemere iam uzadis ankaŭ la nomversion Stefano Nemere, sed lia nomo aperis plej ofte kiel István Nemere en Esperantujo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.