From Wikipedia, the free encyclopedia
István Zágon [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zágon István estis hungara verkisto, dramaturgo, scenaristo, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Fleischl [flejŝl].
István Zágon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős | |
Morto | 10-an de januaro 1975 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | tradukisto ĵurnalisto verkisto humuristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István Zágon naskiĝis la 30-an de oktobro 1893 en Tiszaszőlős, li mortis la 10-an de januaro 1975 en Budapeŝto.
István Zágon frekventis gimnazion en Zenta, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. En la jaroj 1920 kaj 1921 li estis inĝeniero, sed pli frue jam en 1919 li debutis kiel verkisto de skeĉoj, kabaredaĵoj. En 1921 li forlasis la inĝenieran laboron kaj li estis artista gvidanto kaj dramaturgo en malgranda scenejo. Baldaŭ li estis dramaturgo de Teatro Belvárosi kaj Gaja Teatro. Inter 1925 kaj 1940 pluraj teatroj prezentis teatraĵojn de Zágon, inter 1928–1933 li estis ankaŭ ĵurnalisto, kritikisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.