From Wikipedia, the free encyclopedia
Islama socialismo estas termino kreita de diversaj islamaj gvidantoj por priskribi pli spiritan, pli religiecan formon de socialismo. Islamaj socialistoj kredas ke la instruoj de la Korano kaj Mohamedo - precipe la principo de zakat (زكاة), "tio kio purigas", la dono de ekonomia helpo de riĉaj al malriĉaj islamanoj, unu el la "kvin kolonoj de islamo" - estas kongruaj kun principoj de ekonomia kaj socia egaleco. Ili inspiriĝis per la sociala ŝtato en Medino establita fare de Mohamedo. Islamaj socialistoj estas ĝenerale ne tiom socie liberalaj kiel iliaj okcidentaj kolegoj. Tamen kiel ili, islamaj socialistoj trovas siajn radikojn en kontraŭimperiismo. Islamaj socialismaj gvidantoj kredas je demokratio kaj la derivaĵo de politika legitimeco el la publiko, kontraŭe al aliaj islamaj politikistoj kiuj prenas sian ofican legitimecon el islamaj religiaj tekstoj aŭ el asertoj esti la posteuloj de Mahomedo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.