From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago de Iseo aŭ Iseo-lago aŭ Isea Lago (itale: Lago d'Iseo /'lago di'zɛo/), el la nomo de la ĉeborda urbeto Iseo, ankaŭ Sebino el la antikva nomo Sebinus, kun 65 km² estas la kvara plej granda lago en Lombardio, Italio. Ĝi estas ankaŭ tre profunda (251 m) kompare al sia grando.
Iseo Lago d'Iseo | ||
---|---|---|
Isola di Loreto | ||
lago | ||
Situo | Lombardio, Italio | |
Ĉefaj fontoj | Oglio | |
Ĉefaj elfluoj | Oglio | |
Insuloj | Monte Isola, Loreto, S-ta Paŭlo | |
Landoj de la baseno | Italio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 45° 43′ 0″ N, 10° 5′ 0″ O (mapo)45.71666666666710.083333333333 | |
Supermara alteco | 181 m | |
Surfaca areo | 65,3 km² | |
Maksimuma longo | 25 km | |
Maksimuma profundo | 251 m | |
Ĝi estas en la nordo de la lando en areo Val Camonica, proksima de urboj Brescia kaj Bergamo. La lago estas preskaŭ egale disdividita inter provincoj Bergamo kaj Brescia.
Malgraŭ la proksimeco al areoj riĉaj je industrioj, la lago restas de elstara natura belo.
Meze de la lago estas Monte Isola (aŭ Montisola), la plej granda insulo de ĉiu lago en suda Eŭropo, nome 3 km longa kaj 600 m alta kaj 9 km de perimetro kun bordaj restoracioj. Aŭtoj estas malpermesitaj en la insulo, do trankvileco gravas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.