From Wikipedia, the free encyclopedia
«Iron gazet» (osete "Oseta gazeto") estis la unua ĵurnalo en la oseta lingvo. Ĝia unu numero aperis en Vladikavkaz la 23-an de julio 1906. Funkciigo de la unua osetlingva ĵurnalo havis grandegan influon al evoluo de la funkciaj stiloj de la lingvo, en la gazeto unuafoje estis publikigitaj verkoj de pluraj poste populariĝintaj aŭtoroj.
Post apero de naŭ numeroj la gazeto estis fermita "pro ĝia revolucia direktiĝo".
En marto 1907 aperis nova osetlingva gazeto — «Nog card» ("Nova vivo"). Oni eldonis 75 numerojn de tiu gazeto.
Hodiaŭ en la oseta lingvo aperas du ĉiutagaj ĵurnaloj: «Ĥurzarin» ("Suno") en Cĥinvalo kaj «Rastdzinad» ("Vero") en Vladikavkaz. Krom tio plene aŭ parte en la oseta lingvo aperas lokaj ĵurnaloj kaj literaturaj revuoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.