Ion Antonescu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ion Victor ANTONESCU [ijon viktor antonesku] (naskita la 15-an de junio 1882 en Pitești; ekzekutita la 1-an de junio 1946 en la malliberejo de Jilava) estis estro de la generala stabo de la rumana armeo; de 1940 ĝis 1944 li estis „la kondukanto de la ŝtato“ (rumane „conducătorul statului“) kaj ĉefministro de Rumanio kun diktatora povo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Standard_of_Marshal_Ion_Antonescu.svg/320px-Standard_of_Marshal_Ion_Antonescu.svg.png)
De septembro 1940 ĝis januaro 1941 li kunlaboris kun la legiana movado (rumane mișcarea legionară) por establi faŝisman "naci-legianan ŝtaton" (rumane Statul Național-Legionar). Post senpovigo de la legiana movado li kreis armean diktaturon. En 1944 lia reĝimo estis renversita de reĝo Mikaelo la 1-a. Post la Dua Mondmilito Antonescu estis ekzekutita. Parto de la rumana popolo ankoraŭ adoretas lin.