![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/Nappatuq_Foxe-PI_2002-07-26.jpg/640px-Nappatuq_Foxe-PI_2002-07-26.jpg&w=640&q=50)
Inuksuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto Inuksuk (alia literumo Inukshuk respektive Inukŝuk, pluralo Inuksuit) el la inuita lingvo, en Esperanto nomebla "inuksuko", havas la signifon „samkiel homo“. Inuite ĝi ankaŭ skribiĝas "ᐃᓄᒃᓱᒃ". La inuitoj je tiu vorto komprenas „aĵon, kiu anstataŭ homo povas transpreni taskojn“ (ankaŭ ne-inuitoj konas aĵojn kun tia anstataŭa funkcio, ekzemple trafiklumo, kiu transprenas la funkcion de policisto regulanta la trafikon ĉe vojkruciĝo, vojmontrilo aŭ birdotimigilo). Por la inuitoj, kiuj ĝis antaŭ mallonge ne uzis skribon, la inuksukoj iĝis identigaj monumentoj en la pejzaĝo. Kiel la rakonte pludonitaj mitoj kaj legendoj ankaŭ la inuksukoj konservas kulturan scion kaj pludonas ĝin de generacio al sekva generacio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/Nappatuq_Foxe-PI_2002-07-26.jpg/640px-Nappatuq_Foxe-PI_2002-07-26.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/52/Niungvaliruluit_Foxe-PI_2002-07-26.jpg/640px-Niungvaliruluit_Foxe-PI_2002-07-26.jpg)