Inuita lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La inuita lingvaro estas lingva grupo, parto de la eskima branĉo de la eskim-aleuta lingvofamilio. La inuitaj lingvoj estas parolataj en Gronlando, Kanado (Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj, Nunaviko, Nunatsiavuto kaj Jukonio) kaj Alasko. Ekzistas kvin inuitaj lingvoj konsistigataj per kontinuo de dialektoj, sed tri inuitaj lingvoj havas apartajn kodojn laŭ ISO 639:
- la gronlanda lingvo (kal, kl) de Gronlando
- la inuktituta lingvo (iku, iu) de norda Kanado
- la inupiaka lingvo (ipk, ik) de Alasko
Rapidaj faktoj lingva familio, eskim-aleuta lingvaro ...
Inuita lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
eskim-aleuta lingvaro | |
Parolantoj | 90 000 |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Inuit |
Franca nomo | inuit |
Fermi
La Esperantaj vortoj anorako, iglo, kajako kaj nunatako devenas de la inuita lingvo.
Plej ofte oni skribas inuitajn lingvojn per latinaj literoj, sed de la mezo de la 19-a jarcento la inuktituta lingvo havas ankaŭ propran silaban skribon. Tiu silaba skribsistemo nun apartenas al la kulturo de tiuj popoloj, kiuj vidas en ĝi spuron de sia identeco.