From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Asocio de Genocid-esploristoj (angle International Association of Genocide Scholars) estas neprofitcela internacia organizaĵo kaj eldonejo kies celo estas antaŭenigi la esploradon kaj instruadon de la temo de genocido, kaj antaŭenigi politikon de genocido-preventado [1][2][3][4][5]. La organizaĵo estis establita en 1994.
Internacia Asocio de Genocidologoj | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo internacia asocio eldonejo de malfermita aliro | ||
Komenco | 1994 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Membreco eblas por sciencistoj, akademiuloj kaj iu ajn interesita tutmonde. Prezidanto estas Melanie O'Brien.
La unio publikigas ĵurnalon nomitan Genocide Studies and Prevention: An International Journal en kunlaboro kun la Universitato de Toronto Press. Ĉiujn du jarojn la organizaĵo okazigas internacian konferencon de esploristoj.
En 1997, la organizaĵo oficiale agnoskis la armenan holokaŭston. En 2007, la organizo ankaŭ rekonis la genocidon de grekoj kaj asiroj, kiu okazis en la Otomana Imperio inter 1914 kaj 1923. En 2005, la organizaĵo petis UNon sendi intervenan forton por ĉesigi la genocidon en Darfuro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.