Interna Haveno (Duisburg)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La interna haveno (germane Innenhafen) en Duisburg, kiu etendiĝas sur areo da 89 hektaroj, estis dum la haŭso de la Industria Revolucio en Germanujo pli ol jarcenton la centra havena kaj komerca placo de la urbo en la Ruhr-Regiono. Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj la haveno perdis sian gravecon kaj restis dum 20 jaroj neuzata, antaŭ ol ĉe la enlanda haveno ŝanĝiĝis la ekonomia strukturo. La iama industriareo apartenanta al la Internationale Bauausstellung Emscher Park (IBA), kiu okazis 1989 ĝis 1999, fundamente ŝanĝiĝis. Intertempe la Interna Haveno evoluis al loko, kiu ligas laboron, loĝon, kulturon kaj libertempon ĉe la akvo. Nun la Interna Haveno estas industrimonumento kaj stacio je la Itinero de la Industrikulturo.