Insuloj de reĝo Georgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La insuloj de reĝo Georgo (france: Îles du Roi Georges), estas insulgrupo en la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. La insulgrupo situas en la nordokcidenta parto de la resto de la arkipelago. La nomo Îles du Roi Georges venas de la angla King George Islands. Tiu nomo donis la brita esploristo John Byron, kiu en junio 1765 vizitis la insulojn Manihi, Takaroa kaj Takapoto. En 1880 Francio rekviziciis la Tuamotuojn, kaj en 1946 ili donis la francan naciecon al la indiĝenaj loĝantoj.
Rapidaj faktoj insularo ...
Insuloj de reĝo Georgo | ||
---|---|---|
Mapo | ||
insularo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 14° 32′ 0″ S, 147° 8′ 0″ U (mapo)-14.533333333333-147.13333333333 f1 | |
Areo | 64 km² f4 | |
Loĝantaro | 3 477 (2012) 54 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Teavaroa | |
Fermi