Insulo Picton
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Insulo Picton (aŭ Piktono) estas insulo de la sudo de Ĉilio, en la sudorienta sektoro de la arkipelago Fuegio, en la plej suda pinto de Sudameriko. Ĝi kuŝas oriente de la insulo Navarino, okcidente de la insulo Nueva, norde de la insulo Lennox, kaj sude de la Grandinsulo de Fuegio inter la Atlantiko kaj la Pacifiko. Ĝi apartenas administre al la komunumo Cabo de Hornos, Provinco Ĉilia Antarkto, regiono Magallanes y de la Antártica Chilena. La posedo de tiu, kaj aliaj insuloj estis centro de la Konflikto de Beagle inter Ĉilio kaj Argentino.