From Wikipedia, the free encyclopedia
Insuleto Branco, en la portugala Ilhéu Branco (signife "blanka insuleto") estas insuleto de la insularo Barlavento de la arkipelago Kaboverdo. Branco estas flanke de la insulo Santa Luzia nordokcidente kaj ĉe la insuleto Raso sudoriente.
Ĝi estas neloĝata escepte de birdoj kaj estas konata pro ĝia produktado de guano kaj ĉirkaŭa marvivo. Ĝi estas ankaŭ unu el nur du insuloj kie la Kaboverda skinko estis observata kiel loĝanto, kaj estis iam hejmo ankaŭ de la draste endanĝerita Raza kampalaŭdo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.