![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Flag_of_the_Duchy_of_Milan_%25281450%2529.svg/langeo-640px-Flag_of_the_Duchy_of_Milan_%25281450%2529.svg.png&w=640&q=50)
Insubrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Insubrio (latine Insubria) estas historia-geografia regiono kiu korespondas al la areo loĝata en la klasika antikva tempo de la insubroj; la nomo povas ankaŭ referi al la Duklando Milano (1395-1810). Plurajn jarcentojn tiu nomo staris por areo streĉanta proksimume inter la rivero Adda en la oriento kaj la rivero Sesia en la okcidento, kaj inter la montpasejo Sankt-Gotardo en la nordo kaj la rivero Pado en la sudo, tiel estis sinonimo de la Milana regiono kaj la kamparaj areoj ĉirkaŭ ĝi.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Flag_of_the_Duchy_of_Milan_%281450%29.svg/640px-Flag_of_the_Duchy_of_Milan_%281450%29.svg.png)
Polibio asertas ke insubroj fondis la urbon Milano ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ nia erao. Ili estis kelta aŭ ligura popolo kiu ekloĝis en la 5-a ĝis 4-a jarcento antaŭ nia erao en la areo de la antaŭ-Alpaj lagoj kaj de Milano. La latina nomo insubres estas videbla en la meza parto de la antikva mapo Tabula Peutingeriana.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |