From Wikipedia, the free encyclopedia
Iniesta [injEsta] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Iniesta | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16235 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Teodomiro Risueño Pérez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 557 (2013) | ||
Loĝdenso | 19,62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 27′ N, 1° 45′ U (mapo)39.444555-1.7487477 [+] | ||
Alto | 969 m [+] | ||
Areo | 232,30 km² (23 230 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Iniesta [+] | |||
La loĝanto nomiĝas iniestense. La censita loĝantaro en 2013 estis de 4557 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,62 loĝ/km².
Iniesta estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 868 m; je 105 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj pli proksime, nome je 56,7 km el Albacete. La areo de ties teritorio estas de 232.30 km², nome unu el plej grandaj en la provinco. La geografiaj koordinatoj estas 39°26′40″N 1°44′56″O.
Limas norde kun la municipoj Castillejo de Iniesta kaj Graja de Iniesta, oriente kun Villalpardo, Villarta kaj El Herrumblar, ĉiuj en la provinco Kvenko, sude kun Villamalea (provinco Albaceto) kaj Ledaña kaj okcidente kun Villanueva de la Jara kaj El Peral, ĉiuj en la provinco Kvenko.
Oni trovis restojn el Bronzepoko kaj de tempo de iberoj en la sama urba kerno. Ankaŭ de romianoj. En epoko de araboj estis lima urbo kun ekonomia gravo pro kultivo de safrano, ŝafa brutobredado kaj industrio de tapiŝoj.
Tiu lima situacio kun Alarcón devigis ĝin posedi kastelo, kiu estos duonmalkonstruita en tempo de la Katolikaj Gereĝoj kiel puno pro malhelpo. Alfonso la 8-a konkeris ĝin en 1186 kaj donis serion de privilegioj. Sed ĉefe Alfonso la 10-a donos al ĝi la saman foruon kiel al Kvenko, kaj aliaj reĝoj kaj senjoroj ampleksigos ties privilegiojn, kiaj Alfonso de Aragono, Johano la 1-a, Henriko la 3-a, kaj la Katolikaj Gereĝoj.
Karlo la 1-a, en la 16a jarcento, donis kiel doto al sia edzino Izabela de Portugalio la vilaĝon de Iniesta. La insurekcio de la Kastiliaj Komunumoj venigis ĝis Iniesta la faman episkopon Acuña cele rekruti luktantojn kontraŭ la reĝo. Dum la reĝado de Filipo la 2-a, laŭ ties Relaciones Topográficas, Iniesta estis konsiderata unu el plej influaj urbetoj de la provinco Kvenko. Dum la 17a jarcento oni konstruis gravajn palacdomojn kaj en la 18a jarcento pludaŭris la hegemonion. Sed pro militoj kaj ĝenerala malhelpo de politiko dekadencigis la areon kaj la urbon Iniesta.
En la 20a jarcento la industria revolucio en agrikulturo permesis ĝeneralan disvolvigon kiun rompis la enlanda milito de 1936 kaj la dura postmilito. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Iniesta, sed poste okazis elmigrado (ĉefe al Valencio kaj Barcelono, sed ankaŭ eksterlanden), senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Iniesta kie oni falis laŭ loĝantaro. Nune la urbo rekuperiĝis kaj oni ricevis enmigrintojn, ĉefe devenaj el Ekvadoro kaj Rumanio.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis dum multa tempo la sama persono nome 1987–1991 Juan Vicente Casas Casas (PSOE) precize el 1991 al 2007. Poste sekvis Teodomiro Risueño Pérez (PP).
Agrikulturo (cerealoj, vino, ĉampinjono, safrano) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Transporto ĝis 400 kamionoj. Industrio rilate al agrikulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.