From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, indeksita familio estas indeksita kolekto aŭ aro. Ĝi estas formala versio de priserĉo de tabelo. Ĝi konsistas el aro, nomita kiel la indeksa aro, enhavanta la ŝlosilojn, kaj surĵeto de tiuj ŝlosiloj sur la eroj de la familio. Ĉiu ŝlosilo montras al akurate unu ero de la familio kaj ĉiu ero apartenas al almenaŭ unu ŝlosilo. Ĉar malsamaj ŝlosiloj povas indiki al la sama ero, familio povas, malkiel aro, enhavi la saman eron kelkfoje, tial difinante multaron. Plue iu ajn aldona strukturo de la indeksa aro etendiĝas al la familio. De ĉi tie, ordigita familio estas familio kun ordigita indeksa aro.
Formale, familio estas triopo (X, I, ι) de aroj X kaj I kaj surĵeta funkcio ι: I → X.
Familio estas signifita per (AI)I∈I kie I estas la indeksa aro kaj i → Ai estas la surĵeto. Do Ai estas la ero apartenanta al la ŝlosilo i , ankaŭ nomita la i-a ero de la familio.
Uzante krispaj krampoj anstataŭ rondaj krampoj, {Ai}I∈I , indikas multaron (se neniu ero okazas pli ol finia kvanto de fojoj).
{Ai | i∈I} estas nestrukturigita aro.
Kiam ajna indeksa notacio estas uzita, la indeksitaj objektoj formas familion. Ekzemple, konsideru:
Se ni konsideras ke n=2 kaj v1 = v2 = (1, 0), do la aro de ili konsistas el nur unu ero kaj estas lineare sendependa, sed la familio enhavas la saman eron dufoje kaj ne estas lineare sendependa.
Ne estas klare, ĉu la aŭtoroj pretendas, ke la vektoroj estas linearaj sendependaj kiel familio aŭ kiel aro.
Ekzemple, konsideru:
Kiel en la pli supra ekzemplo ĝi estas grava ke la linioj de A estas lineare sendependaj kiel familio, ne kiel aro. Ĉar, se ni konsideras la matricon
do la aro de vicoj konsistas el nu unusola ero (1, 1) kaj estas lineare sendependa, sed la matrico estas ne inversigebla. La familio de vicoj enhavas du erojn kaj estas lineare dependa. La propozicio estas pro tio ĝusta, se temas pri la familio de vicoj, sed erara se ĝi temas pri la aro de vicoj.
Estas dissurĵeta rilato inter surĵetaj funkcioj kaj familioj, ĉar iu ajn funkcio f kun domajno I estigas familion (f(i))i∈I. Sed, malkiel funkcio, familio estas konsiderata kiel kolekto, kaj esti ero de familio ekvivalentas esti en la aro de valoroj de la respektiva funkcio. La familio enhavas ajnan eron nur unufoje, se kaj nur se la respektiva funkcio estas disĵeta.
Kiel aro, familio estas ujo kaj iu ajn aro X estigas familion (x)x∈X. Tial iu ajn aro nature iĝas familion. Por iu ajn familio (Ai)i∈I estas la aro de ĉiuj eroj {Ai | i∈I}, sed tio ne portas informon pri multobla entenado aŭ la strukturo de I. Tial, se oni uzas aron anstataŭ la familio, iu informo povus perdiĝi.
Lasu n esti la finia aro {1,2, ..., n}, kie n estas pozitiva entjero.
Indeksaj aroj estas ofte uzataj en sumoj kaj aliaj similaj operacioj. Ekzemple, se (ai)i∈I estas familio de nombroj, la sumo de ĉiuj tiuj nombroj estas signifata per
Kiam (Ai)i∈I estas familio de aroj, la unio de ĉiuj tiuj aroj estas signifita per
Simile estas por komunaĵo kaj kartezia produto.
Familio (Bi)i∈J estas subfamilio de familio (Ai)i∈I, se kaj nur se J estas subaro de I kaj por ĉiuj i en J
Pli ĝenerale, funktoro povas esti konsiderata kiel generanta indeksitan familion de objektoj en kategorio D, indeksita per alia kategorio C, kaj rilatanta per strukturkonservantaj transformoj dependanta sur du indeksoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.