From Wikipedia, the free encyclopedia
Ina kondomo ekzistas ekde la 1990-aj jaroj. Ĝi estis elpensita kiel alternativo al vira kondomo. Ĝi estas la sola virina kontraŭkoncipilo protektanta samtempe kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso. Ĝi estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj farita el maldika neŝirebla plasto (kutime polietileno aŭ poliuretano). La kondomo estas ekipita de du ringoj, la ekstera situante ekster la vagino, la interna profunde en la vagino.
Post iom da trejnado la uzo de la ina kondomo estas facila. En landoj, kie aidoso estas tre disvastigita, ekzemple en landoj en Afriko, oni ofte uzas ilin.
La pli grandan, malferman ringon oni metas ekstere sur la vagineniro, la internan ringon oni kunpremas kaj enmetas en la vaginon, profunde ĝis la utera koleto. Dum la lokado la interna ringo estas tenita de la polekso kaj meza fingro. La interna ringo estas puŝata enen ĝis la utero kaj la korekta situo kontrolota. Post seksumado oni povas forpreni ĝin.
La ina kondomo kaptas la spermon kaj malaltigas la infektadoriskon de sekse transdoneblaj malsanoj.
Inaj kondomoj vendeblas en apotekoj kaj per interreto. Paketo de tri kondomoj kostas ĉirkaŭ 8 eŭrojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.