In a Mellow Tone
From Wikipedia, the free encyclopedia
In a Mellow Tone (ankaŭ konata sub la titolo In a Mellotone) estas jazkanto, kiun komponis Duke Ellington kaj publikigis en 1940. Ĝi evoluis al ĵaza normkanto kaj apartenas al aro da pecoj, kiujn Ellington kiel pianisto per sia orkestro surdiskigis inter marto kaj oktobro de 1940 por diskeldonejo Victor, ekzemple Concerto For Cootie, Cotton Tail, Bojangles, Harlem Air Shaft, Warm Valley kaj Ko-Ko. Tiuj ĉi pecoj validas kiel klasikaĵoj de la „Blanton-Webster-Band“ kaj iliajn unuajn sonregistradojn forte stampis la novalvenintoj Jimmy Blanton, Ben Webster kaj Billy Strayhorn.