From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Imre ESTERHÁZY [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Imre estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, ĉefkanceliero, monaĥo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis galáthai.
Imre Esterházy naskiĝis la 5-an de novembro 1663 en Hungara reĝlando en Vágújhely (nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio). Li mortis la 6-an de decembro 1745 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Imre Esterházy lernis en Nagyszombat kaj Sopron. En 1680 li aliĝis al paŭlanoj, poste li plulernis en Wiener Neustadt kaj Romo. Li doktoriĝis el filozofio kaj teologio. En 1687 li pastriĝis, poste li instruis 7 jarojn. En 1702 li estis elektita ordenestro (generalo), post 4 jaroj episkopo en Vác, en 1708 episkopo en Zagrebo. Tie li multe strebis por elekti reĝinon Maria Tereza de Aŭstrio. Li grafiĝis en 1715. Li estis nomumita episkopo de Veszprém (urbo), samtempe departementestro en 1723. Post 2 jaroj li iĝis ĉefepiskopo kaj primaso en Esztergom. En 1741 li metis la hungaran kronon al kapo de Maria Tereza de Aŭstrio. Lia fora parenco estis László Amade, kiun li apogis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.