Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo (germane Kaiser-Wilhelm-Gedächtnis-Kirche, en neformala lingvouzo mallonge Gedächtniskirche) estas luterana preĝejo en la centro de Berlino, ruiniĝinta dum la Dua Mondmilito kaj intence lasita kiel ruino, kun moderna paroĥa kunvenejo aldonita flanke de la ruino. Ĝi situas sur la placo Breitscheidplatz inter la bulvardo Kurfürstendamm kaj la stratoj Tauentzienstraße kaj Budapester Straße en la urboparto Berlin-Charlottenburg, kiu inter la jaroj 1945 kaj 1990 apartenis al la okcidenta duono de la tiam politike dividita urbo.
Rapidaj faktoj preĝejo, kristana preĝejo, Protestanta kirko [+] ...
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo | ||
---|---|---|
preĝejo | ||
kristana preĝejo, Protestanta kirko [+] | ||
Koordinatoj | 52° 30′ 17″ N, 13° 20′ 7″ O (mapo)52.50472222222213.335277777778 | |
Arkitekto | Franz Schwechten | |
Materialo | betono, vitro [+] | |
Estiĝo | 1891 | |
Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo | ||
Vikimedia Komunejo: Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi