Ideala gaso
modelo de gaso konsistanta el punktaj partikloj, kiuj nur interagas per perfekte elastaj kolizioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ideala gaso (aŭ perfekta gaso) estas gaso, en kiu la gaskorpuskloj ne interagas inter ili krom per kolizioj, kaj ili moviĝas per elastaj puŝoj al la ujo.
La stato-ekvacio (aŭ universala leĝo) de ideala gaso estas (ekvacio de Clapeyron)
kie p signifas premon, V volumenon, n molan kvanton, R universalan gaskonstanton kaj T temperaturon (en kelvino).
ĉe normaj statoj (p = 1 baro, t = 0 °C) validas por la ideala gaso:
- molara volumeno, unumola volumeno: Vn = 0,022414 m3/mol
- koeficiento de la volumena disetendiĝo, volumena dilatkoeficiento sub konstanta premo: γ = 1/273,15 K−1
- streĉa koeficiento pri konstanta volumeno: β = γ