![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Rathausturm_K%25C3%25B6ln_-_%25C3%2584btissin_Ida_und_Hildebold_%25280828-30%2529.jpg/640px-Rathausturm_K%25C3%25B6ln_-_%25C3%2584btissin_Ida_und_Hildebold_%25280828-30%2529.jpg&w=640&q=50)
Ida (Sankta Maria en la Kapitolo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ida (naskiĝinta antaŭ 1025; mortinta la 7-an aŭ 8-an de aprilo 1060) estis la plej grava abatino de la kolonja abatinejo Sankta Maria en la Kapitolo. Ŝiaj ĝis nun konserviĝintaj artverkoj apartenas al la elstaraj trezoroj de la epoko.
Ida | |||||
---|---|---|---|---|---|
Abatino de Sankta Maria en la Kapitolo | |||||
![]() Abatino Ida kaj ĉefepiskopo Hildeboldo de Kolonjo ĉe la turo de la kolonja urbodomo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | antaŭ 1025 | ||||
Morto | la 7-an aŭ 8-an de aprilo 1060 en Kolonjo | ||||
Familio | |||||
Familio | Ezzidoj | ||||
Patro | Ezzo, palatina grafo de Lotaringo ![]() | ||||
Patrino | Matilda de Lotaringo ![]() | ||||
Gefratoj | Otto la 2-a de Ŝvabio, Herman la 2-a de Kolonjo, Liudolf de Lotaringo, Richeza de Lotaringo kaj Teofano de Essen ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥino ![]() | ||||
Aktiva en | Kolonjo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ida estis filino de palatina grafo Ezzo kaj Matilda, fratino de imperiestro Oto la 3-a. La nepino de imperiestro Oto la 2-a kaj de Teofano apartenis per tio al la familio de la Ezzidoj, kiu komence de la 11-a jarcento atingis altan gravecon en Malsupra Rejnlando. Ida, supozeble unu el la pli junaj filinoj de Ezzo, estis edukata en Kanonikejo Gandersheim de sia onklino Sofia.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/27/K%C3%B6ln_st_maria_im_kapitol_dreikonchenanlage_251204.jpg/640px-K%C3%B6ln_st_maria_im_kapitol_dreikonchenanlage_251204.jpg)
Ida estis same kie sia fratino Teofano en Essen kaj sia frato Hermano en Kolonjo treege aktiva kiel donacanto. Ŝi novkonstruigis, supozeble kune kun Hermano, la preĝejon Sankta Maria en la Kapitolo. La konstruaĵo montras multajn rilatojn al regosimboloj, ekzemple en la okcidenta alkonstruaĵo per citado de la kolonoaranĝo de la palastkapelo je Akeno. La mezuroj de la trikonka domensemblo de la orienta domo de Sankta Maria en la Kapitolo estas preciza kopio de la Naskiĝopreĝejo je Betlehemo, dum kiam la kripto citas tiun de la katedralo de Speyer.