Iași
urbo en nuna Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Koordinatoj: 47° 10′ N 27° 35′ O (mapo)
- Iași en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Iași en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Iași en la samnoma distrikto en Rumanio. Ekzistas ankaŭ artikolo pri vilaĝo Iaşi (Recea). |
Iași | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio urbego centro de distrikto en Rumanio universitata urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Iași | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 700001–700951 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 271 692 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 10′ N, 27° 35′ O (mapo)47.16222222222227.588888888889 [+] | ||||
Alto | 75 m [+] | ||||
Areo | 94 km² (9 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Iași [+] | |||||
Iași [jaŝj] (germane historie Jaßenmarkt; ruse Яссы; pole Jassy; hungare Jászvásár) estas la ĉefa urbo de la rumania historia regiono Moldavio kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Historie temis pri la plej grava urbo de la princlando Moldavujo. La urbo situas borde de la rivero Bahlui. Ĝi havas 321.000 loĝantojn kaj estas unu el la ĉefaj kulturaj kaj studentaj centroj en Rumanio. La Universitato Aleksandro Johano (rumane: Universitatea „Alexandru Ioan Cuza") en la nuna formo estis fondita en la jaro 1860 fare de la registo Aleksandro Johano, surbaze de antaŭaj institucioj de 1640, 1707 kaj 1835.
En Orienta Eŭropo, en la urbo Iași, Rumanio, okazis unu el la plej teruraj masakroj de judoj dum la Dua Mondmilito[1].