La Libro de ŝanĝiĝoj, ankaŭ alilingve Yi King aŭ Yi-King (simpligita ĉina: 易经 ; tradicia ĉina: 易經 ; pinjine : yì jīng ; Wade : i4ching1 aŭ transliterumite: I Tsjing, prononco en Esperanto kiel i ĉing kaj foje ankaŭ skribata I Ĉing) estas dosiero de ĉinaj tekstoj, kies estiĝo estas datata ĝis la 2-a jarmilo a.K. En ties ĉefa parto temas pri vico de 64 heksagramoj, bildoj kunmetitaj el ses linioj prezentantaj 64 diversajn arketipajn situaciojn. La libro de ŝanĝoj estis uzata (kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas uzata) ne nur kiel orakola libro, sed ankaŭ kiel filozofia kaj kosmologia sistemo, kiu ludas gravan rolon en la taoismo, el kiu grandmezure eliris la ĉina kulturo.
易經 | |
---|---|
literatura verko • aŭgurado | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fu Xi |
Lingvoj | |
Lingvo | Malnova ĉina |
Eldonado | |
Ĝenro | aŭgurado • kosmologio |
La libro aperis en Esperanta versio (tradukita de Sugin) ĉe la ĉina eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua en 2019.
Literaturo
La libro de la ŝanĝiĝoj, Paralelaĵoj de klasika-vulgara ĉinaj lingvoj kaj ĉina lingvo-Esperanto, Honkongo, 2019, 742 paĝoj, dulingva ĉina-esperanto, eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua, (ISBN 9789888500789). La libro estas kolekto de tekstoj religiaj, filozofiaj kaj kosmologiaj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.