From Wikipedia, the free encyclopedia
Iĵirako estas neregula satelito de Saturno, ano de la inuita grupo.
Iĵirako | |
Natura satelito de Saturno (XXII[1]) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XXII |
Aliaj nomoj | S/2000 S 6 vd |
Nomita laŭ | Ijiraq vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brett J. Gladman[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 11 124 000 km[2] |
Discentreco | 0,3163 |
Klinangulo | 46,4447° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 451,4 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 12 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
? ? ? ? |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | ? |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
0,04 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,6 |
Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman kay John J. Kavelaars[3]. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 6.
Ĝia koloro estas pli ruĝa ol tiu de Siarnako, de Paliako aŭ Kiviuko[4]. Ĝia ruĝeco kaj ĝia infraruĝa spekto memorigas tiujn de transneptunaj objektoj kiel Sedno.
Ĝia orbito estas proksima al tiu de Kiviuko. Oni supozas ke la du satelitoj travivas resonancon de Kozai, tio estas, ke la inklino kaj discentreco de iliaj orbitoj periode interŝanĝas.
Ĝi ricevis la nomon de Iĵirako[5], infantimigulo de la inuita mitologio. Tia nomo estis proponita de Kavelaars, astronomo en la Universitato McMaster, por liberiĝi el la etnocentrisma helena mitologio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.