Hyolitha
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hyolitha aŭ Hiolitoj estis bestoj kun malgrandaj konusformaj konkoj, konataj kiel fosilioj el la Paleozoiko. ili estis lofoforoj (Lophophore), nome grupo kiu inkludas la Brachiopoda.
La konko estis tipe unu al kvar centimetrojn longa, triangula aŭ elipsa laŭ kruca sekcio. Kelkaj specioj havas ringojn aŭ striojn. Ĝi enhavas du partojn: la ĉefa konusforma konko kaj kapoforma operculum.
Hiolitoj estas dividataj en du ordoj, nome Hyolithida kaj Orthothecida.
- Kategorio Hyolitha en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Hyolitha en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)