Humphrey Bogart
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Humphrey DeForest BOGART (Esperantigite Ĥamfri Deforest Bogart) (naskiĝis la 25-an de decembro 1899 en Novjorko; mortis la 14-an de januaro 1957 en Losanĝeleso) estis usona aktoro.
Humphrey Bogart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Humphrey Bogart | |||||
Naskonomo | Humphrey DeForest Bogart | ||||
Naskiĝo | 25-an de decembro 1899 (1899-12-25) en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono | ||||
Morto | 14-an de januaro 1957 (1957-01-14) (57-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | ezofaga kancero vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Phillips Academy vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Belmont DeForest Bogart vd | ||||
Patrino | Maud Humphrey vd | ||||
Edz(in)o | Helen Menken • Mary Philips • Mayo Methot • Lauren Bacall vd | ||||
Infanoj | Stephen Humphrey Bogart • Leslie Bogart vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • maristo • teatra asistanto vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1921–1956 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas unu el la plej famaj mitoj el kino. Ĉiuj kiuj interesiĝas en la kino, havas en kapo la bildon de Humphrey Bogart envestiĝi en sia pluvmantelo, tuŝantan sian orelon kun sia dubema aŭ moketanta rideto. De bona kariero komencita en 1930, kiu enhavis jam bonajn filmojn kiel The Petrified Forest (La Ŝtoniĝinta arbaro) aŭ Dead End (Senelirejo), li atingis miton, kiam John Huston elektis lin por The Maltese Falcon (La Malta falko). Sukcesoj sekvis sukcesojn, lia edziĝo kun Lauren Bacall kun kiu li ludis en To Have and Have not (Havi kaj ne havi) duobligis la miton Bogart per la mito Bogart-Bacall. La filmoj, kiujn ili kune ludas, estas kvar el la plej bonaj de “Bogie”. Li mortis la 14-an de januaro 1957.