From Wikipedia, the free encyclopedia
Hu Yuzhi, antaŭe konata kiel Xue-yu kaj en Esperanto pli konata sub la nomo Hujucz (naskiĝis la 9-an de septembro 1896 kaj forpasis la 16-an de januaro 1986[1]) estis fama ĉina intelektulo, verkisto, ĵurnalisto, eldonisto, socia aktivisto kaj ĉina esperantisto. Li ĉefe estis ankaŭ politika figuro. Post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, li sinsekve funkciis kiel Direktoro de la Ĝenerala Administracio de Publikaĵoj de la Registara Administra Konsilio, Vicprezidanto de la Ĉina Popola Instituto pri Eksteraj Aferoj, Vicdirektoro de la Ĉina Reformkomisiono kaj Vicministro pri Kulturo[1]. Li ankaŭ estis Vicprezidanto de la Kvina Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Sesa Nacia Popola Kongreso, Aganta Prezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Ligo, kaj membro de la Komunista Partio de Ĉinio[1][2]. Li ankaŭ gvidis la starigon de la malajzia filio de Ĉina Demokratia Ligo en Singapuro kiel prezidanto kaj studis la indonezian lingvon[3].
Hu Yuzhi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1896 |
Morto | 16-an de januaro 1986 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Familio | |
Edz(in)o | Shen Zijiu (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto politikisto |
Hujucz havis altan pozicion en Ĉinio ( li funkciis kiel vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso) kaj gvidis ĈEL plej longan tempon (prezidis dum 1951-1986). Li staris alte, sekve rigardis malproksimen. Li tre lertis kapti la trajton de la epoko kaj de strategia alto elmetis por la ĉina Esp-movado en malsamaj periodoj prudentajn decidojn kaj saĝan instrukcion pri "kion fari" kaj "kiel fari".
Troviĝante en malfavora ekstera cirkonstanco, kiun ni ne povis mem elekti aŭ eviti laŭdezire, estimata s-ano Hujucz lertis, en la ŝlosilaj momentoj, savi, revivigi kaj reprosperigi nian Esp-movadon ke ĝi liberiĝu de minaco de danĝeroj kaj revenu al sekureco. La plej tipaj kazoj estis ke li revivigis ĈEL kaj EPĈ en 1956 kaj savis ĈEL el perea danĝero en la Granda Kultura Revolucio kaj rekomencis aktivadon internacian.
Li tre lertis juĝi cirkonstancon, trakti kondiĉojn, ne forlasi sed kapti bonajn ŝancojn, utiligante sian influon kaj avantaĝon (li havis vastajn sociajn rilatojn inter la superuloj) por krei novan situacion por la ĉina Esperanto-movado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.