![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Hugostv.jpg/640px-Hugostv.jpg&w=640&q=50)
Hugo de Sankta Viktoro
germana teologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hugo de Sankta Viktoro estis kristana teologo kaj filozofo vivinta ĉevale de la 12a kaj 13a jarcentoj. Naskiĝis en Saksio, eble 1096, monaĥiĝis kaj translokiĝis al Parizo ĉe la monaĥejo dediĉita al Sankta Viktoro, kie li instruis, verkis, leviĝis al kardinala stato kaj, ege honorita kaj ŝatata, mortis la 11-an de februaro 1141. La Katolika Eklezio lin kultas kiel beatulo.
Beata | |||||
Hugo de Sankta Viktoro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Hugues de Saint-Victor | |||||
Naskiĝo | eble 1096 en Duklando Saksio | ||||
Morto | 30-an de novembro 1140 (1140-11-30) en Parizo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Reinhard of Blankenburg (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo filozofo verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Filozofio ![]() | ||||
| |||||
Beatulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Por tuj enkadrigi la spiritualecon kaj la centrajn celpunktojn de la pensado de Hugo de Sankta Viktoro, valoras la peno citi jenajn iliajn skriberojn: «Homo kiu taksas dolĉa sian patrujon estas apenaŭ komencanto; tiu por kiu ĉiu lando estas kiel la sia jam taksiĝu homo forta; sed nur estas perfekta tiu por kiu la tuta mondo estas fremda lando» (Pier Luigi Crovetto en la prefaco al «La conquista dell'America» - Einaudi)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Hugostv.jpg/320px-Hugostv.jpg)
"Vi al mi donacis perfekton en senteblo, pretecon en inteligento, forton en memoro; vi min dotis je ebleco esprimi facilparole, altire eldiri miajn pensojn, konvinke instrui, atingi miajn celojn, afable konduti, progresi tra miaj studoj, plenumi miajn taskojn; vi al mi liveris konsolon en malfacilaĵoj, singardemon en feliĉaj cirkonstancoj". (Hugo en Soliloquium de arrha animae.