![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Esperanto_Guerrero_033.png/640px-Esperanto_Guerrero_033.png&w=640&q=50)
Huamuxtitlán (komunumo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Huamuxtitlán estas unu el la 81 komunumoj de la meksika subŝtato Guerrero, kiu situas en la centra suda parto de Meksiko, ĉirkaŭ 400 km sudokcidente de la ĉefurbo Meksikurbo. La ĉefurbo de la komunumo estas Huamuxtitlán. Huamuxtitlán apartenas al la regiono La Montaña , kiu estas unu el la sep regionoj de la subŝtato Guerrero. La regiono "La Montaña" troviĝas en la orienta parto de la subŝtato. Krome dek-ok komunumoj apartenas al tiu regiono. Multaj komunumoj en tiu regiono apartenas al la plej malriĉaj komunumoj de Meksiko. Al Huamuxtitlán apartenas entute 15 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 12033.
Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Huamuxtitlán | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Meksiko ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Guerrero | ||
Kodo laŭ INEGI | 12033 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 806 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 17°48′N 98°34′U (mapo) | ||
Alto | 880 m | ||
Areo | 432,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC -6 | ||
![]() | |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Guerrero_esperanto_la_monta%C3%B1a.png/640px-Guerrero_esperanto_la_monta%C3%B1a.png)