urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Hranice (fervojstacio estas nomata Hranice na Moravě) estas urbo en Ĉeĥio kun 18 024 loĝantoj (2024), situanta en norda Moravio 11 km de urbo Lipník nad Bečvou kaj 19 km de urbo Valašské Meziříčí.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hranice |
Hranice | |||
germane Mährisch Weißkirchen | |||
urbo | |||
Placo Masarykovo náměstí | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hranice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Přerov | ||
Administra municipo | Hranice | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Fervojstacio | Hranice na Moravě | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Naturmemorindaĵoj | Karsto ĉe Hranice, Abismo ĉe Hranice | ||
Rivero | Bečva | ||
Situo | Hranice | ||
- alteco | 250 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 32′ 53″ N 17° 44′ 05″ O (mapo) | ||
Areo | 49,79 km² (4 979 ha) | ||
Loĝantaro | 18 024 (2024) | ||
Denseco | 362 loĝ./km² | ||
Naturrezervejo | Hůrka u Hranic | ||
Pordego | Moravia pordego | ||
Unua skribmencio | 1169 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 750 01 ĝis 753 61 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0714 | ||
NUTS 5 | CZ0714 513750 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 31 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hranice (Přerov District) | |||
Retpaĝo: www.mesto-hranice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Potštát, Radíkov, Jezernice, Olšovec, Týn nad Bečvou, Ústí, Bělotín, Milenov, Klokočí, Lipník nad Bečvou, Opatovice, Paršovice, Střítež nad Ludinou, Teplice nad Bečvou, Černotín kaj Hrabůvka.
La urbo situas en meza parto de Moravia pordego sur signifa komercvojo (sukcena vojo) kaj sur la dekstra riverbordo de rivero Bečva. La unua mencio pri staplovilaĝo estas el la jaro 1169, en limdisiĝo de la jaroj 1251–1279 ĝi estis avancigita je urbo. Devena gotika burgaro estis en la jaro 1514 kaj poste en la jaroj 1612–1621 alikonstruita kaj reguligita en duetaĝan kvaralan renesancan kastelon kun okflanka turo. En la jaroj 1997–1998 la kortego de la kastelo estis tegmentita kaj hodiaŭ ĉi tie estas sidejo de urba oficejo. En la urbo ni trovos restaĵojn de la eksaj remparoj. En paralelograma placo estas ankaŭ konstruaĵo de urba urbodomo el la 16-a jarcento, kiu havas en teretaĝo gotikan halon, servanta kiel galerio. Antaŭ preĝejo estas en pavimo enmetita tabulo kun nomoj de ekzekutitaj lokaj partoprenintoj de nobelara ribelo el la jaro 1621. En la urbo estadis multnombra juda komunumo kaj geto. El la jaroj 1863–1864 konserviĝis novromana sinagogo, kiu estis renovigita en la jaro 1995.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 735 |
1880 | 7 384 |
1890 | 4 967 |
1900 | 7 845 |
1910 | 8 728 |
1921 | 9 303 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 826 |
1950 | 11 757 |
1961 | 10 767 |
1970 | 12 317 |
1980 | 18 099 |
1991 | 19 507 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 19 670 |
2014 | 18 651 |
2016 | 18 407 |
2017 | 18 352 |
2018 | 18 213 |
2019 | 18 057 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 17 999 |
2021 | 17 469 |
2022 | 17 495 |
2023 | 17 978 |
2024 | 18 024 |
En senpera najbareco de Hranice estas en kanjona valo de rivero Bečva banloko Teplice nad Bečvou, Aragonitaj kavernoj en Zbrašov kaj en Hranický-karsto subakvigita Abismo ĉe Hranice.
Tra Hranice gvidas grava elektrizita fervojlinio numero 270 de Česká Třebová al Bohumín.
La urbo konsistas el du nenajbarantaj teritorioj dividitaj per teritorio de la municipoj Hrabůvka, Milenov kaj Klokočí kaj ĝi estas kreata de partoj:
La urbo:
Eksklavo:
Konsisto de la urbo estis en la jaroj 1976–1990 ankaŭ municipo Olšovec.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.