![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Howard_Zinn%252C_2009_%2528cropped%2529.jpg/640px-Howard_Zinn%252C_2009_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Howard Zinn
usona aŭtoro kaj historiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Howard ZINN (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1922 en Brooklyn, Nov-Jorko, mortis la 27-an de januaro 2010 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona historiisto kaj politikologo, iama profesoro de la departemento pri politikaj sciencoj de la Universitato de Bostono, aŭtoro de dudeko da libroj el kiuj la furorlibro "A People's History of the United States" (Popola Historio de Usono, 1980). Li laste vivis en Newton en Masaĉuseco. Lia edzino Roslyn, kiu estis mem artistino kaj eldonistino, aktive partoprenis en la publikigo de ĉiuj libroj de sia edzo. Ŝi mortis la 14-an de majo 2008, ili estis geedzoj jam de 64 jaroj.
Howard Zinn | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Howard Zinn | |||||
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1922 (1922-08-24) en Broklino | ||||
Morto | 27-an de januaro 2010 (2010-01-27) (87-jaraĝa) en Santa Monica, Kalifornio, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Korinfarkto ![]() | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Novjorko Universitato Kolumbio Thomas Jefferson High School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Jeff Zinn ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo ĵurnalisto pacaktivisto labor historian (en) ![]() homrajta aktivulo universitata instruisto historiisto verkisto politikologo filmreĝisoro ![]() | ||||
Laborkampo | Historio ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A People's History of the United States vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La verkoj de Zinn inspiriĝas el marksismo, anarkiismo kaj el la socialdemokrata penso. Ekde la jardeko 1960, li fariĝis unuaranga figuro sur la tereno de movadoj por civitanaj kaj civilaj rajtoj same kiel kontraŭmilita en Usono.