![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Hakob_hovnatanyan.jpg/640px-Hakob_hovnatanyan.jpg&w=640&q=50)
Hovnatanjan
From Wikipedia, the free encyclopedia
La familio Hovnatanjan (armene: Հովնաթանյաններ , Hovnatanjanner ) estis eminenta armena familio de pentristoj. Ili inkluzivas kvin generaciojn de la 17a ĝis la 19a jarcentoj. La Hovnatanjan-oj devenas de la vilaĝo Ŝorot, distrikto Jernĝak en Naĥiĉevano (nun vilaĝo Şurud en rajono Ĝulfo, Naĥiĉevano, Azerbajĝano).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Hakob_hovnatanyan.jpg/320px-Hakob_hovnatanyan.jpg)
Ili loĝis en pluraj lokoj: Naĥiĉevano, Erevano, Tbiliso, Eĉmiadzin, Sankt-Peterburgo kaj Irano. Plej multaj el iliaj verkoj estas dediĉitaj al kristanismo kiel aliaj verkoj de sia epoko.
La familia nomo devenas de Hovnatan, la armena ekvivalento de Jonatano.