Hospitalo de Sant Pau
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nuna Hospitalo de la Santa Creu i Sant Pau en El Guinardó, Barcelono (Hispanio), estas komplekso konstruita inter 1901 kaj 1930, dizajnita de la kataluna modernisto kaj arkitekto Lluís Domènech i Montaner. Kune kun Palau de La Música Catalana, ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estis tute funkcia hospitalo ĝis junio 2009. Ĝi nuntempe spertas restarigon por uzo kiel muzeo kaj kultura centro.
Rapidaj faktoj Hospital de la Santa Creu i Sant Pau, konstruaĵo • ekshospitalo ...
Hospitalo de Sant Pau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hospital de la Santa Creu i Sant Pau | |||||
konstruaĵo • ekshospitalo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | kataluna modernismo • Secesio vd | ||||
Arkitekto | Lluís Domènech i Montaner • Pere Domènech i Roura vd | ||||
Estiĝo | 1905 | ||||
Areo | 6,74 m² | ||||
Lando | Hispanio vd | ||||
Situo | El Baix Guinardó | ||||
Adreso | Sant Antoni Maria Claret, 167-171, Cartagena, 334-372, Mas Casanovas, 70-90 i Sant Quintí, 55-95 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 41° 24′ 46″ N, 2° 10′ 28″ O (mapo)41.4127777777782.1744444444444 | ||||
| |||||
Parto de | list of Modernista buildings in Barcelona • Palau de la Música Catalana and Hospital de Sant Pau, Barcelona vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.santpaubarcelona.org/ | ||||
Fermi
Kvankam la nunaj konstruaĵoj de la hospitalo originas de la 20-a jarcento, la Hospitalo de Sant Pau estis fondita en 1401 kiam ses malgrandaj mezepokaj hospitaloj kunfalis. La iamaj konstruaĵoj de la hospitalo proksime de la centro de Barcelono datas de la 15-a jarcento, kaj nun gastigas artlernejon kaj Bibliotekon (Nacia Biblioteko de Katalunio)