Horní Hoštice
From Wikipedia, the free encyclopedia
Horní Hoštice (germane Ober-Gostitz, pole Gościce Górne) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Javorník. Ĝi troviĝas 4,5 km nordokcidente de Javorník sur ŝoseo al municipo Bílá Voda. Vivas ĉi tie 54 loĝantoj (2021).
Horní Hoštice | |
germane Ober-Gostitz, pole Gościce Górne | |
vilaĝo | |
Vendejo en Horní Hoštice | |
Oficiala nomo: Horní Hoštice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Javorník |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Montaro | Riĥleba montaro |
Domoj | 47 2010 |
Situo | Horní Hoštice |
- alteco | 311 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 25′ 00″ N 16° 56′ 56″ O (mapo) |
Katastro | 21,77 km² (2 177 ha) Horní Hoštice, Hundorf |
Loĝantaro | 54 (2021) |
Denseco | 2,48 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1296 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 70 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Hoštice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Historio
Horní Hoštice estas unuafoje menciata en la jaro 1296, kiam ĉi tie estis 9 lanoj kaj voktejo. Plej malfrue en la 16-a jarcento la vilaĝo kiel episkopa feŭdo venis en posedaĵon de urbo Pačkov (germane Patschkau, pole Paczków, nun en Pollando), en kies posedaĵo Horní Hoštice restis ĝis fino de patrimonia administrado en la jaro 1850 kaj ĉi tiea grandbieno ĝis la dua mondmilito.
Post enkonduko de municipa establo en 1850 Horní Hoštice estis unue domaro de municipo Bílý Potok kaj nur en la jaro 1869 ĝi fariĝis memstara municipo. En la jaro 1963 ĝi estis denove alligita al Bílý Potok kaj la 1-an de januaro 1976 ĝi fariĝis komune kun ĝi parto de urbo Javorník.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 567 |
1880 | 533 |
1890 | 509 |
1900 | 433 |
1910 | 423 |
1921 | 404 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 394 |
1950 | 238 |
1961 | 181 |
1970 | 158 |
1980 | 103 |
1991 | 93 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 114 |
2011 | 75 |
2021 | 54 |
En Horní Hoštice estas registritaj 47 adresoj : 36 daŭraj objektoj kaj 11 dumtepaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 42 domoj, el tio 22 daŭre loĝataj.
Fotogalerio
- Domoj
- Domo kun ŝildo
- Vojkruciĝo, domo estas jam en Pollando
- Vojmontrilo
- Kruceto ĉe preĝejo
- Kapeleto ĉe ŝoseo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.