From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hornbach (france: La Horn) estas alfluanto de la rivero Schwarzbachs. Ĝi fontas en Francio, proksime de Bitche kaj fluas al Rejnlando-Palatinato (Germanio). La longeco en Francio estas 27,6 km.[1] La rivereto Hornbach kun siaj flankriveretoj senakvigas la en la nordo de la departemento Moselle situantan landon de Bitche, la ekstreman sudokcidenton de la Palatinata arbaro, la montetarlandon de Zweibrücken kaj la sudorienton de la distrikto Saarpfalz.
Hornbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio, Rejnlando-Palatinato kaj Francio, Alzaco, |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 52 km |
Fluo | |
Fonto | sur la teritorio de la komunumo Bitche |
- Alteco super marnivelo | 315 m |
Enfluejo | en Zweibrücken-Bubenhausen in la Schwarzbach |
- Alteco | 222 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Zweibrücken |
Trairataj urbetoj | Bitsch, Hornbach |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Trualbe, Felsalb |
- Maldekstraj | Schwalb, Bickenalb |
La rivereto fontas 400 m sude de la lageto „Entenbaechel Teich“, sude de Bitche, trafluas la lageton „Étang d’Hasselfurth“ kaj fluas norden trans Hanviller kaj Bousseviller al Waldhouse. Ĉi tie enfluas la preskaŭ samgrandan rivereton Trualbe de dekstre. Dum la sekvantaj 12 km la rivereton nun portas ambaŭ nomojn. Inter la lorena Rolbing kaj la palatinata Riedelberg la rivereto estas la landlimo. Poste ĝi fluas en la distrikton Südwestpfalz kaj ŝanĝas apud la muelejo, kie la rojo Felsalb enfluas de dekstre, sian direkton okcidenten. Sur la vasta distanco trans Dietrichingen kaj Mauschbach al la urbo Hornbach la rivero inundas larĝan apudriveran areon dum printempo. Apud la urbo Hornbach enfluas de maldekstre la rivereto Schwalb. Poste la rivereto trafluas agrikulturan valon en norda direkto. En la valo troviĝas ĉi tie ankaŭ la federacia strato B 424 kaj bicikla vojo, kiu uzas la trakon de la iama trajnlinio Hornbachbahn. Post Althornbach la rivereto forlasas la distrikton Südwestpfalz kaj atingas la urboparton Rimschweiler de la sendistrikta urbo Zweibrücken. Tuj antaŭ Ixheim enbuŝiĝas de maldekstre la Bickenalb, kiu fontas en la lorena kantono Rohrbach-lès-Bitche kaj poste trafluas por kelkaj kilometroj Sarlandon. Apud la germana aŭtovojo A1 la rivereto nun estas grandparte kanaligita la enfluas apud la urboparto Bubenhausen de maldekstre en la Schwarzbach, kiu mem tuj poste enfluas la riveron Blies.
Ekde 1913 la trajnlinio Hornbachbahn ligis la urbon Zweibrücken kun la urbo Hornbach.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.