Horcajo de las Torres [orKAĥo delasTOres] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. La nomo Horcajo de las Torres estas etimologie komprenebla kiel Kunfluejo de la Turoj, alude al kunfluejo de la rojoj Trabancos kaj Regamón, kio videblas simbole en la supra duono de la blazono sur verda fono.
Horcajo de las Torres | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05210 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 454 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 5° 5′ U (mapo)41.065-5.0908333333333 [+] | ||
Alto | 820 m [+] | ||
Areo | 47 km² (4 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Horcajo de las Torres [+] | |||
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 47,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 481 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 85 km de Avilo, provinca ĉefurbo. Madrigal de las Altas Torres estas je 8 km, kaj Rasueros estas je 5 km.
Ĝi limas kun Cantalapiedra (provinco Salamanko), Madrigal de las Altas Torres, Palaciosrubios (provinco Salamanko), Zorita de la Frontera (provinco Salamanko), Rágama (provinco Salamanko) kaj Rasueros.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.