From Wikipedia, the free encyclopedia
Hontoria de Valdearados estas vilaĝo kaj municipo, kodo-164, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Hontoria de Valdearados estas komprenebla kiel Flava Fonto de Valo de Plugtero. Tiukadre flava fontano aperas en la blazono.
Hontoria de Valdearados | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09450 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 164 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 45′ N, 3° 31′ U (mapo)41.744444444444-3.52 [+] | ||
Alto | 870 m [+] | ||
Areo | 33,58 km² (3 358 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hontoria de Valdearados [+] | |||
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
266 | 242 | 216 | 236 |
Ĝi perdis preskaŭ 800 loĝantojn ekde la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la Hispana Milito de Sendependigo agadis en la areo la fama gerilano Pastro Merino.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano, la ermitejoj, la etnografia muzeo, la ponto kaj iama episkopa palaco (nuna urbodomo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.