Honora Patrona Komitato de UEA
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Honora Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-movado kaj mem parolas la internacian lingvon.
La Honoran Patronan Komitaton konsistigas aktuale:
- S-ro Vytenis Andriukaitis - litova medicinisto, politikisto, parlamentano, de 2014 ĝis 2019 Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco
- S-ro Ulrich Brandenburg – iama ambasadoro de Germanio en Rusio kaj Portugalio
- Prof. Chang Choong-sik – doktoro pri historio, eksprezidanto de Universitato Dankook
- S-ro Harald Helfgott - matematikisto, profesoro ĉe la Universitato de Göttingen, Germanio
- Prof. Marco Lucchesi - brazila verkisto, profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, plurjara prezidanto de Brazila Beletristika Akademio
- S-ro Giorgio Novello - ambasadoro de Italio ĉe la registaroj de Norvegio kaj Islando
- S-ino Judit Polgár - profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio
- Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko, Universitato de Hartford
- S-ro Giuliano Turone - itala juristo, eksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo
- Prof. John Wells – profesoro pri fonetiko en la Universitata Kolegio Londono