Honoré Bourguignon
franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Honoré Bourguignon, en esperanto Honoreo Burginjono (1899-1944), estis franca instruisto kaj esperantisto, aktiva en la laborista movado.
Honoré Bourguignon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1899 en Toulon |
Morto | 23-an de decembro 1944 (45-jaraĝa) en Koncentrejo Dachau |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li naskiĝis la 15an de decembro 1899 en Tulono. Lia patro estis dungito ĉe la urba gaskompanio kaj lia patrino estis instruistino. Kiel sia patrino, kiel siaj geavoj ĉe la patrina flanko, li elektis la instruistan karieron. Li instruos sinsekve en Signes (Sinj), Saint-Maximin (Sankt-Maksimen), Besse-sur-Issole (Bes-sur-Isol), Callian (Kaljan). Ĉiuj tiuj vilaĝoj troviĝas en la Vara departemento (Suda Francio). Li estis tre frua adepto de la metodoj provataj kaj propagandataj de Célestin Freinet al kiu lin ligis profunda amikeco.
Li esperantiĝis en 1931, preskaŭ tuj alprenis respondecojn inter la esperantistaj instruistoj, kaj organizis plurajn esperantistajn somerlernejojn en Francio. Li ludis grandegan rolon en la reaktivigo de IAREV en 1934, interalie per eldonado de ties gazetoj.
Partoprenis al la Rezisto-movado kontraŭ la nazioj dum la Dua mondmilito. Estis arestita fine de la milito kaj sendita al la koncentrejo de Dachau, kie li mortis la 23an de decembro 1944.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.