Homogeneco (materialo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La homogeneco estas la eco de materialo kies ĉiuj partoj havas samajn kemiajn, fizikajn, optikajn... proprecojn. Homogena materialo ne povas esti mekanike disigita en eroj de malsamaj komponaĵoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri homogeneco de la materialoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon homogeneco.
Ekzemploj de homogena materialoj: vitro, plasto, metaloj, ceramiko
La homogeneco de materialo estas ligata al la skalo, laŭ kiu oni observas ĝin. Ceramiko aspektas homogena, sed sub miskroskopo montriĝas porhava; metalo komponiĝas el "grajnoj" (kristaloj), kaj je sufiĉe malgranda skalo, nenia materialo nek materio povas esti homogena, ĉar la materio komponiĝas el elektronoj kaj atomkernoj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |