Holstinio (germane Holstein, platgermane: Holsten, dane Holsten, latine Holsatia) estas historia regiono en la nordo de Germanio kaj konsistigas la sudan parton de la nuna federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. La nomo devenas de unu el la tri origine tie loĝintaj ĝermanaj triboj el la tribaro saksoj. Tiu tribo havis la nomon Holsaten, kio konsistas el la platgermanaj vortoj Hol (altgermane Holz), "ligno" aŭ ĉi tie "arbaro", kaj Saten, "saksoj" - do la "arbaraj saksoj".

Rapidaj faktoj Regiono, ŝtato de Sankta Romia Imperio [+] ...
Holstinio
Regiono
FlagoBlazono
ŝtato de Sankta Romia Imperio [+]

LandoGermanio

ĈefurboGlückstadt


Holstinio (Tero)
Holstinio (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Duchy of Holstein [+]
vdr
Fermi

Historio

Rapidaj faktoj Origina nomo:, Herzogtum Holstein ...
Duklando Holstinio
Origina nomo:
Herzogtum Holstein
 Graflando Holstinio 14741864 Reĝlando Prusio 

Thumb

Thumb

ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Thumb
Ĉefurbo:
Glückstadt
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
protestantismo
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
ĝis 1806: Sankta Romia Imperio
1806-1815: Danio
1815-1864: Germana Federacio
1864-1866: Aŭstra imperio
Estiĝo:
dana reĝo Kristiano la 1-a ricevas Holstinion kun rangaltigo de graf- al duklando
Pereo:
Ŝlesvigo kaj Holstinio kune fariĝas prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio
Antaŭaj ŝtatoj:
Graflando HolstinioGraflando Holstinio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando PrusioReĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Fermi

Inter la jaroj 811 kaj 1806 Holstinio apartenis al la Franka kaj poste Sankta Germana Regno kaj konsistigis ties plej nordan teritorion. Ĝis la jaro 1474 ĝi estis graflando, kaj ekde tiam duklando en persona unio kun Ŝlesvigo kaj Danio ĝis 1864.

Thumb
la Holstinia pordego (germane Holstentor) en Lubeko

Ĝis la jaro 1806 Holstinio apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio, post 1815 ĝi estis parto de la Germana Ligo, Dum la jaro 1864 ĝi iĝis parto de Aŭstrio-Hungario kaj post milito dum 1867 de Prusio - per tio ĝi perdis sian politikan aŭtarkion. Ekde la jaro 1946 Holstinio kune kun la regiono Ŝlesvigo konsistigas la federacian landon Ŝlesvig-Holstinio de Germanio.

La plej granda urbo de Holstinio ĝis la jaro 1937 estis la urbo Altona tuj norde de Hamburgo - dum tiu jaro Altona laŭ administra reformo iĝis urboparto de Hamburgo. Post tiu jaro la historia ĉefurbo de la regiono, Kijlo, iĝis la plej granda urbo kaj pli kaj pli rekonsideriĝis centro de la regiono. La prusa provinca registaro de la regionoj Ŝlesvigo kaj Holstinio tamen inter la jaroj 1879 kaj 1917 troviĝis en la urbo Schleswig, ekster la limoj de Holstinio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.