Holografio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Holografio (el greka holos tuto + graphe skribo) estas altnivela formo de fotografio, per kiu oni registras bildon laŭ 3 dimensioj.
Hungara sciencisto Dennis Gabor kreis holografion en 1947, pro kio li ricevis en 1971 la Nobel-premio pri fiziko. Tiu elpensaĵo estis hazarde malkovrita dum esploro pri plibonigo de elektrona mikroskopo ĉe la brita firmao Thomson-Houston, kaj ne vere kreskiĝis ĝis oni inventis la laseron en 1960.
Tradicia fotografo estas registrado laŭpunkte de la forto de la lumradioj, kiuj konsistigas bildon. Ĉiu punkto de la fotografaĵo enhavas nur unu informaĵon: la forto (kvadrato de la amplitudo de la elektromagneta kampo) de tiu lumradio, kiun lumigis tiun punkton. Kolora fotografo estas efektive tri fotografoj intermiksitaj; ĉiu punkto estas registrata kaj elvidata kvazaŭ tra filtro de unu el la ĉefkoloroj, el kiu oni iomete povas rekonstrui la ondolongon de apudaj radioj (inter la limoj de la homa okulo).
Sed, la lumradioj kiuj konsistigas scenon difiniĝas ne nur laŭ la amplitudo kaj ondolongo, sed ankaŭ laŭ fazo. En foto, la fazo estas tute forĵetita. En hologramo, kaj amplitudo kaj fazo registriĝas; la rekonstruata lumradiaro estas precize sama kiel la origina (sed ĝenerale nur je unu ondolongo, do unukolora) kaj estigas perfektan bildon 3-dimensian.