Holando
regiono en okcidenta Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Holando estas historia regiono (graflando) de Nederlando. Nuntempe ĝi konsistas el du provincoj, Zuid-Holland (Sud-Holando) kaj Noord-Holland (Nord-Holando).
Rapidaj faktoj Historia regiono, Lando ...
Holando | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
Blazono | ||||
regiono, historia regiono [+] | ||||
Lando | Nederlando | |||
- koordinatoj | 52° 15′ 0″ N, 4° 40′ 1″ O (mapo)52.254.667 | |||
Akvokolektejo | 5 488 km² (548 800 ha) [+] | |||
Areo | 5 488 km² (548 800 ha) [+] | |||
|
||||
Holando | ||||
Vikimedia Komunejo: Holland [+] | ||||
Fermi
Danke al la Franca imperiestro Napoleono en 1806-1810 Nederlando unuafoje estis reĝlando, kun la nomo Reĝlando Holando kaj kun lia pli juna frato Ludoviko Napoleono kiel reĝo. Poste la "granda" Napoleono aneksis Nederlandon al Francio.
En multaj lingvoj oni uzas tradukon de Holando por indiki la tutan Nederlandon, kvankam tio estas neĝusta; en Esperanto tiu kutimo apenaŭ ekzistas.
La Esperanta nomo "Holando" estas unu radiko, do "land" en ĝi ne estas aparta radiko. La loĝantoj do nomiĝas "holandanoj". La nomo devenas de "Holtland" tio signifas Lignolando en la nederlanda lingvo.
- Kategorio Holando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)