Hkakabo-razi (monto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hkakabo-razi (birme ခါကာဘိုရာဇီ, prononcata [kʰàkàbò ɹàzì]; ĉine: 开加博峰 (simpligite); 開加博峰 (tradicie); Kāijiābó Fēng (pinjine)) estas verŝajne la plej alta montopinto en sudorienta Azio, kaj en Birmo. Ĝi situas en la norda parto de la lando, en ŝtato Kaĉino, tre proksime de la ĉina kaj barata landlimoj. Ĝi altas proksimume 5 881 metrojn. Hkakabo-razi apartenas al ekstreme orienta parto de la granda montosistemo Himalajo. Ĝi estas tute ĉirkaŭata de nacia parko.
Rapidaj faktoj monto ...
Hkakabo-razi | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
5 881 m | ||
Situo | Birmo | ||
Geografia situo | 28° 20′ N, 97° 28′ O (mapo)28.33305555555697.466666666667 f4 | ||
| |||
Rimarko | La plej alta monto de Birmo | ||
Fermi