From Wikipedia, the free encyclopedia
Hjerl Hede estas subĉiela muzeo en la komunumo Holstebro, situanta inter la urboj Skive kaj Holstebro en Danio. Ĝi prezentas la historion de kampara Jutlando de la ŝtonepoko ĝis la moderna epoko.
Hjerl Hede | ||||
---|---|---|---|---|
Hjerl Hede | ||||
subĉiela muzeo | ||||
Lando | Danio | |||
Situo | Holstebro Municipality | |||
Urbo | Vinderup | |||
Estiĝo | 1930 | |||
Malfermo | 1930 | |||
Koordinatoj | 56° 29′ 5″ N, 8° 52′ 10″ O (mapo)56.484818.8695 | |||
| ||||
Parto de | Q20033233 vd | |||
Retpaĝo | http://www.hjerlhede.dk | |||
La muzeo estis fondita en 1930 de la direktoro Hans Peter Hjerl Hansen kaj ĝis 1979 ĝi estis funkciigita de la Hjerl Fondaĵo . En 1979 la muzeo estis apartigita de la fondaĵo kaj ekde tiam funkcias kiel sendependa institucio. La 1-an de Januaro 2012 ĝi kunfandiĝis kun la Holstebro-Muzeo kaj Strandingsmuseum St. George por formi la institucion "De Kulturhistoriske Museer i Holstebro Kommune".
Hjerl Hede konsistas el pli ol 50 konstruaĵoj, kiuj ebligas la vizitantojn konatiĝi kun la malnova dana vilaĝa vivo. La muzeo esence konsistas el tri grandaj partoj, la malnova vilaĝo, la erikeja administrada muzeo kaj la arbara muzeo. Originala apartaĵo estas la ŝtonepoka vilaĝo, kie la vizitantoj dum la somera sezono povas observi "verajn" ŝtonepokajn homojn dum ilia aktiveco.
Hjerl Hede estas parto de la reto de ŝtate agnoskitaj muzeoj en Danio. La muzeo volas transdoni "vivan historion" kaj ekde la fino de junio ĝis la komenco de aŭgusto proksimume 100 virinoj, infanoj kaj viroj montros diversajn, plejparte malnovajn, nun forgesitajn manfaritaĵojn. La lernejo estas loĝata de infanoj en historiaj vestoj kaj malgrandaj objektoj estas faritaj por vizitantoj en la forĝejo. En la nutraĵvendejo eblas aĉeti varojn "de la malnova tempo" kaj pano kaj kukoj estas bakitaj en la bakejo.
Sur la vasta tereno interalie estas montrata
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.