Hiperteksto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hiperteksto en komputada scienco estas speciale markita teksto, kiu enhavas ligilojn al aliaj tekstoj aŭ al aliaj partoj de la sama teksto. Hiperteksto, do, estas revolucia atingo de homaro: antaŭ ĝi tekstoj —skribaj kaj parolaj — ĉiam estis nur linearaj (se ne konsideri la piednotojn, kiuj fakte estis la unua similaĵo de la nuna hiperteksto).
Bona (kaj plej ofte nun renkontata) ekzemplo de hiperteksto estas HTML-teksto en Interreto (ankaŭ la paĝoj de Vikipedio).